Vi estas ĉi tie

Aktualaĵoj

Jen kelkaj novaĵoj de la esperanto-mondo

Bretaro.net - Senpagaj esperanto-tekstoj

www.bretaro.net estas relative nova retejo el kiu oni povas elŝuti librojn, revuojn kaj aliajn esperanto-materialojn.

muzaiko.info - Nova interreta esperanto-radio

Nova interreta esperanto-radio troveblas. Ĝi nomiĝas Muzaiko kaj ĝia retadreso estas http://muzaiko.info/. Ĝi funkcias ekde aŭgusto ĉi-jare kaj ankoraŭ estas provo-elsendoj, sed ĝi jam elsendas tri horojn tage. Danke al Interreto, la elsendo ĉiam disponeblas pro tio ke ĝin oni ripetas unu post la alia la tutan tagon.

Esperantokursoj en la esperanto-insulo de Ĉinio

http://www.esperanto-insulo.info/

Ĝuu tutan monaton (Januaro - Februaro 2012) de 100% Esperanto-etoso, aŭdante kaj parolante Esperanton la tutan tagon.  Por ĉiuj Azianoj kaj Alikontinentanoj.  Tuttaga Esperantumado eĉ por komencantoj.  Kaj Ĉio Ĉi en la fama, bela, varmeta, plaĝplena, suda, ĉina insulo Hajnano -- la Esperanto-Insulo.

La frazaro Tatoeba.org atingis 100 000 frazojn en Esperanto

Karaj Geamikoj!

Kiu klakas al la retejo http://www.tatoeba.org/epo  tuj povas konvinkiĝi, pri unu el la plej grandaj sukcesoj de la nuna Esperanto-movado.

 

Google montras Esperanton al la mondo, Esperanto-flageto informas pri la 150-a naskiĝtago de Zamenhof

Jam relative frue dum la 14-a de decembro aperis la unuaj informoj pri Esperanto-flageto sur la paĝoj de la plej granda retserĉilo Google.

Pola Parlamenta rezolucias okaze de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio

La sejmo (Sejm), la pola parlamento hodiaŭ matene, 12a de junio 2008, unuanime akceptis rezolucion okaze de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio. “Esperanto ligas homojn en riĉa kaj valora kulturo, kies fundamenta mesaĝo estas internacia amikeco kaj universala paco” substrekis la deputitoj en la proklamita rezolucio.

“Kreante Esperanton, Dr-o Zamenhof volis doni al ĉiuj homoj la eblecon interkompreniĝi sendepende de nacieco, raso, religio kaj propraj mondkonceptoj”, klarigas la parlamentanoj en la decido.

“Dezirante honorigi la kontribuon de Dr-o Ludwik Zamenhof al la mondheredaĵo de la civizilacio la sejmo subtenas la klopodojn de internaciaj cirkloj honorigi Universalan Esperanto-Asocion per la nobelpremio pri paco” oni plue povas legi en la rezolucio.

Paĝoj

Theme by Danetsoft and Danang Probo Sayekti inspired by Maksimer