Vi estas ĉi tie

Blogoj

La frazaro Tatoeba.org atingis 100 000 frazojn en Esperanto

Karaj Geamikoj!

Kiu klakas al la retejo http://www.tatoeba.org/epo  tuj povas konvinkiĝi, pri unu el la plej grandaj sukcesoj de la nuna Esperanto-movado.

 

Teksto de la provo

Google montras Esperanton al la mondo, Esperanto-flageto informas pri la 150-a naskiĝtago de Zamenhof

Jam relative frue dum la 14-a de decembro aperis la unuaj informoj pri Esperanto-flageto sur la paĝoj de la plej granda retserĉilo Google.

Pola Parlamenta rezolucias okaze de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio

La sejmo (Sejm), la pola parlamento hodiaŭ matene, 12a de junio 2008, unuanime akceptis rezolucion okaze de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio. “Esperanto ligas homojn en riĉa kaj valora kulturo, kies fundamenta mesaĝo estas internacia amikeco kaj universala paco” substrekis la deputitoj en la proklamita rezolucio.

“Kreante Esperanton, Dr-o Zamenhof volis doni al ĉiuj homoj la eblecon interkompreniĝi sendepende de nacieco, raso, religio kaj propraj mondkonceptoj”, klarigas la parlamentanoj en la decido.

“Dezirante honorigi la kontribuon de Dr-o Ludwik Zamenhof al la mondheredaĵo de la civizilacio la sejmo subtenas la klopodojn de internaciaj cirkloj honorigi Universalan Esperanto-Asocion per la nobelpremio pri paco” oni plue povas legi en la rezolucio.

Paĝoj

Theme by Danetsoft and Danang Probo Sayekti inspired by Maksimer