Vi estas ĉi tie

Facila Vento, nova retejo por komencantoj

La retejon Facila Vento oni lanĉis en Brazilo. La kreantoj rekomendas ĝian uzon al instruistoj kaj lernantoj de la unuaj esperanto-niveloj.

 

La propono de Facila Vento estas oferi senpage al komencantoj, adaptitaj tekstoj de aliaj fontoj.

Facila Vento

 

Facileco: La tekstoj estos skribitaj per vortoj en la grupoj BRO-1 ĝis BRO-5 de la BAZA RADIKARO OFICIALA de la AKADEMIO DE ESPERANTO. Tio estas, per la 700 plej bazaj vortoj kiujn oni uzas en ĉiutaga esperanto-parolado.

 

Ofteco: semajna.
Disvastigado: retpoŝte. Tiel, la lernanto ne forgesos viziti denove la retejo.
 
Realeco: post legi la simplan tekston, oni invitas legadon de la origina versio por lerni novajn vortojn por iom post iom alkutimiĝi al ĉiutaga Esperanto.

 

Utilo: krom la tekstoj, oni ankaŭ aldonas artikolojn pri muziko, filmoj, novaĵoj, ktp. La ĉefa celo estas ke lernantoj de malsamaj landoj renkontiĝu en ĉi tiu retejo per sociaj retoj.

 

http://facila.org

 

-Prenita de Oficiala retejo de la Argentina Esperanto-Ligo

Aldonu novan komenton

Plain text

  • No HTML tags allowed.
  • Retpaĝaj adresoj kaj retpoŝtadresoj iĝas ligiloj aŭtomate.
  • Versoj kaj alineoj estas aŭtomate dividitaj.
CAPTCHA
La jena demando estas por konfirmi ĉu vi estas homo kaj por eviti spamon
Image CAPTCHA
Enter the characters shown in the image.

Theme by Danetsoft and Danang Probo Sayekti inspired by Maksimer