Vi estas ĉi tie

internet

Esperanto-tago

Saluton al ĉiuj.

Morgaŭ estos Esperanto-tago. Ni devus realigi manifestaciojn, prelegojn, disdonadon de flugfolioj kaj simile.

Mi supozas ke ĉiuj tre okupatas nune, do mi proponas al vi partopreni almenaŭ en la Tutmonda Tviter-agado por Esperanto. Mi eĉ ne memoras kiu invitis min antaŭ kelkaj semajnoj. Temas pri tio ke oni tviteradu la tutan tagon, morgaŭ, pri la temo #Esperanto por ke la temo aperu kiel unu el la plej aktivaj, almenaŭ tiun tagon, morgaŭ la 15an.

Morgaŭ do ni ĉiuj tviteradu pri/por #Esperanto.

150.000 artikoloj en la Esperanto-vikipedio

Proksimume je la 16a de junio la Esperanto-vikipedio havos 100.000 artikolojn. La internacia lingvo Esperanto per tio antaŭvideble estos la 20a lingvo, kiu atingos tiun grandecon. Ĉiutage la Esperanto-Vikipedio (http://eo.wikipedia.org/) kreskas per mezume 40 artikoloj kaj kelkaj cent aldonoj kaj redaktoj de jam ekzistantaj artikoloj. La kunlaborantoj venas el pluraj dekoj da landoj (inter tiuj ankaŭ Meksiko) kaj tial povas enmeti la scion el multaj diversaj kulturoj de la mondo en la Esperanto-vikipedion.

Raporto: Internacia Novaĵmagazino

MonatoLa interreto ankaŭ helpis al la evoluo de Esperanto-retmagazinoj. Kiel normala gazeto la novaĵmagazino "Monato" estas tre konata.

Retejo de la Amerika Komisiono

Amerika KomisionoAmeriko.org estas la enirpordo de Esperanto en Ameriko. En la retejo vi trovos informojn pri la amerika Esperanta movado kaj pri la Amerika Komisiono de UEA. Enestas raportoj pri diversaj agadoj, informoj pri la unuopaj landaj movadoj kaj renkontiĝoj.

Radio Verda

Esperanto-revuaro

El ĉi tiu retejo oni povas elŝuti plurajn esperanto-revuojn PDF-ajn.

http://gazetejo.org/

La Esperanta Gazetejo

Pola Retradio en Esperanto

Pli ol jarcentduona tradicio de la parola E-komunumo

Pola Retradio

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al la amika rondo de la Esperantlingva Radiofonio!
retradio.esperanto@gmail.com (aŭ barbarinella@gmail.com)
Redakcio de Pola Retradio en Esperanto.

Bretaro.net - Senpagaj esperanto-tekstoj

www.bretaro.net estas relative nova retejo el kiu oni povas elŝuti librojn, revuojn kaj aliajn esperanto-materialojn.

muzaiko.info - Nova interreta esperanto-radio

Nova interreta esperanto-radio troveblas. Ĝi nomiĝas Muzaiko kaj ĝia retadreso estas http://muzaiko.info/. Ĝi funkcias ekde aŭgusto ĉi-jare kaj ankoraŭ estas provo-elsendoj, sed ĝi jam elsendas tri horojn tage. Danke al Interreto, la elsendo ĉiam disponeblas pro tio ke ĝin oni ripetas unu post la alia la tutan tagon.

Paĝoj

Theme by Danetsoft and Danang Probo Sayekti inspired by Maksimer